Tintoretto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭtoportreto (detalo)

Tintoretto, aŭ realnome Jacopo COMIN, (naskiĝis la 29-an de septembro 1518 en Venecio - mortis la 31-an de majo 1594 en Venecio) estis unu el la plej gravaj pentristoj de la Venecia Skolo, kaj sendube la lasta eminenta pentristo de la itala Renesanco.

Pro la freneza energio, kiun li demonstris en siaj pentraĵoj, oni kromnomis lin Il Furioso. La verko de Tintoretto estas giganta: krom la pentraĵoj, li lasis plurajn antaŭskizojn. Per la patosa uzado de perspektivo kaj per la tre luma stilo, Tintoretto anticipas la barokan movadon. Ŝablono:Ĝermo-biografio