Tirante el Blanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tirante el Blanco
filmo
Originala titolo Tirant lo Blanc
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro aventura filmo, filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Enrique Viciano
Scenaro Vicente Aranda
Filmita en Istanbulo • Barcelono • Madrido • Almerio
Loko de rakonto Turkio
Muziko de José Nieto
Rolantoj Victoria Abril • Leonor Watling • Charlie Cox • Giancarlo Giannini • Jane Asher • Rafael Amargo • Caspar Zafer • Íngrid Rubio • Jay Benedict
IMDb
vdr

Tirante el Blanco estas hispana filmo de 2005 reĝisorita de Vicente Aranda. Stelulis Victoria Abril, Leonor Watling kaj Rafael Amargo, inter aliaj. La filmo estas bazita super la samnoma romano Tirant lo Blanc de Joanot Martorell. La filmo fokusas al la aventuroj de Tirante («Tirant» en valencia) en Konstantinopolo sen trakti la devenon de Tirante, ĉar en la filmo Tirante jam estas kavaliro. Tiel, el la romano konserviĝas nur la rolulo kaj svagaj ideoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agad okzas en la 15-a jarcento. Temas pri la historio kiel la kavaliro Tirante (Casper Zafer) ricevas komision de la bizanca imperiestro (Giancarlo Giannini) por liberigi lin for de la sieĝo fare de la turkoj. Tirante kontentigas la esperon de la bizancanoj. Li venkas en batalkampo kaj en amo superante la opozicion de Carmesina (Esther Nubiola), supozeble nura heredanto de la Bizanca Imperio. Dume, Mehmedo la 2-a (dancisto Rafael Amargo), nome la Granda Sultano de la turkoj, juna kaj altira viro, klopodas por serĉi pacon kun la bizanca imperio pere de la geedza unio kun Carmesina kaj tiely eviti batalon kontraŭ Tirante.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Casper Zafer kiel Tirant lo Blanc
  • Esther Nubiola kiel Carmesina
  • Victoria Abril kiel Ines
  • Leonor Watling kiel Plezuro-de- mia-vivo
  • Ingrid Rubio kiel Estefania
  • Charlie Cox kiel Diafebus
  • Giancarlo Giannini kiel la imperiestro
  • Jane Asher kiel la imperiestrino
  • Sid Mitchel kiel Hipolito
  • Rafael Amargo kiel Mehmed la 1-a
  • Jay Benedict kiel la Otomana ambasadoro
  • Rebecca Cobos kiel Eliseo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]