Tisaaŝvanj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tisaaŝvanj, ukraine Тисаашвань, ruse , hungare Tiszaásvány estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ĝis 1995 la ukraina nomo estis Мінєралноє (minjeralnoje). Ankoraŭ Tisaujfalu apartenas al la municipo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Tisaaŝvanj situas sur ebenaĵo, inter riveroj Latorica kaj Tiso, laŭ hungara limo, laŭ ĉefvojo Ĉop-Berehove, laŭ fervojo Mukaĉeve-Ĉop. La lasta troviĝas 3, Uĵhorodo 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungaraj gentoj setlis eke 895. Post la mezepoko la loko foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1890 loĝis en Tiszaásvány 316 da homoj, (309 hungaroj kaj 7 germanoj). Ĝis 1920 Tiszaásvány apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiszaásvány rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La Ruĝa Armeo okupis la vilaĝon post unumonata batalo fine de 1944; poste tuj ili deportis 53 hungarojn al gulago, 17 mortis tie. Ekde 1945 Minjeralnoje apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Ekde 1948 kolĥozo pri Miĉurin funkciis. En 2001 loĝis en Tisaaŝvanj 852 da homoj, (815 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, vendejoj, kafejetoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]