Tisaagtelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Tisaagtelek, ukraine Тісаагтелек, hungare Tiszaágtelek estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. La historia ukraina nomo estis ĝis 1995 Тісянка (tisjanka).

Situo[redakti | redakti fonton]

Tisaagtelek situas sur ebenaĵo, Latorica preterfluas, Tiso estas ne tro for, fine de tre mallonga sakovojo. Uĵhorodo troviĝas 25, Mukaĉeve 28 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1446 en formo Aghtelek. En 1910 loĝis en Tiszaágtelek 675 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Tiszaágtelek apartenis al Hungara reĝlando, al Szabolcs, al distrikto de Mándok, poste al Ĉeĥoslovakio. Tiszaágtelek rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Tisjanka apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj. En 2001 loĝis en Tisjanka 684 da homoj, (532 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, 4 vendejoj, kafejeto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]