Tiso (lago)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Haveneto en Tiso (lago)

Tiso (hungare: Tisza-tó), ankaŭ konata kiel Akvoezervejo Kisköre (hungare: Kiskörei-víztározó), estas la plej granda artefarita lago en Hungario meze de rivero Tiso, kiu konstruiĝis en 1973.

Vido en Tiso-lago

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La celo estis havi akvorezervejon, kiu unue provizas la regionon per akvo por akvumi, aliparte la malplena rezervejo dum inundo povas gardi akvon. Baldaŭe tio iĝis turisma paradizo. En la lago troviĝas multe da insuloj, kiuj estas paradizoj de bestoj, precipe de birdoj.

Ĝia longo estas 27 km, la surfaco estas 127  km². La lago estas navigebla, precipe ekskursoŝipoj trafikas.

Akvonivelaj indikiloj: Kisköre supre, Kisköre malsupre.

Ĉebordaj urboj: Tiszafüred, Abádszalók, Kisköre (ĉi tie akvoenergia centralo kun kluzo funkcias).

Ĉebordaj vilaĝoj: Poroszló, Tiszaderzs, Tiszaszőlős, Sarud, Tiszanána.