Tito Pomponio Atiko
Tito Pomponio Atiko | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
T.Pomponius Atticus | ||
Naskiĝo | en Roma regno | |
Morto | en Romo, Roma regno | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Mortis per | Inanicio vd | |
Lingvoj | latina • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Familio | ||
Patro | Titus Pomponius (en) kaj Quintus Caecilius (en) vd | |
Patrino | Caecilia (en) vd | |
Gefratoj | Pomponia (en) vd | |
Edz(in)o | Pilia (en) (56 a. K.–) vd | |
Infanoj | Attica (en) vd | |
Parencoj | Quintus Caecilius (en) (adoptopatro) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto Ancient Roman historian (en) annalist (en) poeto filozofo bankisto Romia politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Titus Pomponius ATTICUS (naskiĝinta fine de 110 a.K., mortinta la 31-an de marto 32 a.K.; post adoptiĝo fare de la patrina frato Quintus Caecilius Pomponianus) estis romana kavaliro el la familio de la Pomponianoj, kiuj laŭdire originas de la roma reĝo Numa Pompilio.
Estis li intima amiko de Cicerono kun kiu li flegis longjaran leterinterŝanĝon. Tio eĉ pli miras ĉar Atiko - kontraŭe al Cicerono - estis adepto de epikurismo. Li eldonis multajn verkojn ciceronajn.
Lian kromnomon li ricevis pro la lingva sontaneco kaj mora modeleco kiujn li lernis dum restado en Ateno inter 87 kaj 64 a.K. Atene kaj Rome li vivis kiel privatulo estante sendependa pro multe da havaĵoj. Tamen li influis la tiutempan historion danke al rilatoj kun la plej gravaj politikstoj el ĉiuj partioj. Li mortis pro libervola malsatmorto.
Elstara retorikisto estis li, filozofie li kultis la ideojn de Epikuro. Verkis li (perditajn) analojn. Cicerono skribis al li dek ses librojn da leteroj Epistulae ad Atticum. Biografion lian verkis Neposo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- "Atticus" - ĉe: Pierers Universal-Lexikon, volumo 1. Altenburg 1857, p. 909
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- leteroj de Cicerono al Atiko[rompita ligilo]
- biografio laŭ Neposo (kun germana traduko)