Tivadar Puskás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Puskast01.jpg

PUSKÁS Tivadar [puŝka'ŝ] (17-a de septembro 1844. Peŝto – 17-a de marto 1893. Budapeŝto) inĝeniero, inventisto; lia plej grava inventaĵo estas la telefonradio.

Li studis en Vieno, poste en la hungara Budapesti Műszaki és Gazdaságtudományi Egyetem. En 1866 li elmigris al Londono, ekde 1873 laboris en Usono, kie li estis kunlaboranto de Edisono.

En 1879 li revenis al Hungario kaj kunlaborante kun lia frato (Ferenc) ekkonstruis telefoncentralojn en la teritorio de la monarĥio, kiel posedanto de licenco de Edison. En 1886, la hungara ministro Gábor Baross ŝtatposedigis la telefonreton kaj tiun luis por Puskás. Tivadar Puskás en 1892 patentis la telefonradion, lian plej gravan inventaĵon, kiu estis komparebla al la nuna radio. Tiu aparato sciigis informojn laŭregule tra la telefondrato; ĝi unue eksonis la 15-an de februaro en 1893. [1]

Li mortis pro koratako en 1893.

Laŭdire:
La internacie en telefonaparato uzata vokvorto "allo!" (aŭ "ha-lo!") devenas el la hungara, ĉar la telefonpioniro Puskás Tivadar, kiam li faris sian unuan provon, respondis: "Mi aŭdas vin", kio sonas hungare: hallom, kaj la nehungaraj ĉeestantoj reprenis la vorton kiel onomatopeo, kiu fariĝis internacia! Krom italoj, kiuj diras 'pronto!

Memoro pri li

  • Honore je li, la hungara Híradástechnikai Tudományos Egyesület fondis en 1957 la Puskás Tivadar-premion, kiun oni transdonas ĉiujare.
  • Oni trovas lian memortabulon sur la muro de József Távbeszélő Üzem (Budapeŝto, VIII. (8-a distrikto) József u. 13.).
  • En la 11-a distrikto de Budapeŝto, strato portas lian nomon.