Tixméhuac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tixmehuac
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97950
Kodo laŭ INEGI 31 094
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 329
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 15′ N, 89° 6′ U (mapo)20.25-89.1Koordinatoj: 20° 15′ N, 89° 6′ U (mapo) [+]
Alto 33 m
Areo 251,7 km² (25 170 ha)
Horzono UTC -6
Tixmehuac (Jukatanio)
Tixmehuac (Jukatanio)
DEC
Tixmehuac
Tixmehuac
Situo de Tixmehuac
Tixmehuac (Meksiko)
Tixmehuac (Meksiko)
DEC
Tixmehuac
Tixmehuac
Situo de Tixmehuac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tixméhuac Municipality [+]
vdr

Tixmehuac estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Tixméhuac. La komunumo apartenas al la regiono 9 "Sur". La regiono "Sur" limas al la meksika, federacia subŝtato Campeche (okcidente) kaj al Quintana Roo (oriente). Krome norde ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente" kaj al la regiono 5 "Centro Sur". La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31094.

La situo de la regiono 9 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4329 loĝantojn. El tiuj estis 2205 viroj kaj 2124 virinoj. La komunumo havas surfacon de 251,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 33 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 68,2 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,3 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2407 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 1676 scipovis legi kaj skribi kaj 724 personoj estis analfabetoj. Do 30,08% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4012 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3316 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 82,7% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Tixmehuac[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)
  • Tixmehuac[rompita ligilo] en Nuestros municipios” (niaj komunumoj; retejo de la registaro de Yucatán) (hispane)