Toʻrtkoʻl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toʻrtkoʻl resp. Тўрткўл (uzbeke)

Toʻrtkuʻl resp. Төрткүл (karakalpake)

Toʻrtkoʻl (Uzbekio)
Toʻrtkoʻl (Uzbekio)
DMS

situo de la samnoma distrikto en Karakalpakstano
Bazaj informoj
ŝtato: Uzbekio
regiono: Karakalpakstano (QR)
nombro de loĝantoj: 52 424 (stato 2009)
alto: 105 m super la marnivelo
aŭtokodo: 23
telefona prefikso: 6153
koordinatoj: 41° 33' norde, 61° 0' oriente

Toʻrtkoʻl (uzbeke, antaŭe en cirila alfabeto Тўрткўл [Tŭrtkŭl], karakalpake Toʻrtkuʻl, antaŭe en cirila alfabeto Төрткүл, ruse Турткуль [Turtkul'], ĝis 1920 Petroaleksandrovsk) estas eksterdistrikta urbo kaj administra centro de ĉirkaŭa distrikto en la Aŭtonoma Respubliko Karakalpakstano de Uzbekio. En la jaro 2009 la urbo havis 52 424 (laŭ la censo de 1991 estis 36 300). La loĝloko situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Amudarjo kaj estas la plej suda urbo de la etna regiono Karakalpakstano.

Historio

Toʻrtkoʻl historie estis loĝloko borde de la Silka Vojo, kaj ĝis la 1-a de aprilo 1932 estis la ĉefurbo de la historia regiono - kaj, post la kreo de Sovetunio, Aŭtonoma Respubliko - Karakalpakstano. Tamen la urbo havas malfavoran situon: ĝi daŭre estis minacata per inundoj de la rivero Amudarjo - tial oni decidis investi pli bone en fondon de nova kaj en la regiono pli centra ĉefurbo, Nukus, ol en ripetajn kaj parte vanajn kontraŭinundajn protektokampanjojn de Toʻrtkoʻl. Ekde tiam la antaŭe impona riverego iĝis nur rojo: Por havi sufiĉan akvon por la de Jozef Stalin ordonita kultivo de kotono, granda kvanto el la akvo de la riveroj Amudarjo kaj Sirdarjo estis forkondukita en sennombrajn kanaletojn, tiel ke multe maltro da rivera akvo atingas la lagon Aralo, kiu sekve pli kaj pli malaperas.

La averaĝaj temperaturoj estas 28° C en julio kaj -5,1° C en januaro.

Proksime de Toʻrtkoʻl situas flughaveno kun al kaj elflugovojo de 1503 metroj kaj la ICAO-kodo UTNT.