Tokalejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tokalejoj estas afrika indiĝena popolo vivanta en la ĉirkaŭareo de la Viktoria Akvofalo, en Bocvano. Laŭ ili la akvofalo estas sankta kaj gravega parto de ilia kulturo. La Viktoria Akvofalo (Ŝongwe, en ties lingvo) estas baza elemento de ilia kulturo kaj de multaj jarcentoj ili vivas proksime al ĝi. Tamen la tokalejoj ne estas la unuaj enloĝantoj de tiu ĉi areo: ŝajne la ĉasantaj-kolektantaj boŝmanoj estas la "veraj" praindiĝenoj.

Ekzemplo de tokaleja vilaĝo estas Songwe Village, kiu situas je 5 kilometroj de la Viktoria Akvofalo. Dum naturvojaĝoj multaj ĉiĉeronoj ofte kunportas turistojn ĝis la tokaleja vilaĝo.