Tokodaltáró

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tokodaltáró estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog. Altáró signifas mineja suba koridoro.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Esztergom apud Tokod.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo naskiĝis en 1992, antaŭe ĝi estis parto de Tokod. En ĉirkaŭaĵo de Tokod oni loĝis dum la bronzepoko, poste romianoj. Ili profitis la karbon kaj fandis metalojn. La tataroj kaj post jarcentoj la turkoj detruis Tokod. En 1685 inter Tokod kaj Tát okazis granda venko kontraŭ la turkoj.

Vilaĝservoj estas klubo de maljunuloj, infanhelpa kaj familihelpa servoj, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo, apoteko, lernejo, infanĝardeno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katolika templo
  • monumento pri ministo
  • monumento pri revolucio okazinta en 1956