Tom kaj Jerry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tom kaj Jerry
plurkomunikila serio • animated short film series
Originala titolo Tom and Jerry
Produktadlando Usono
Originala lingvo la angla
Kina aperdato 1940
Ĝenro Tradicie animaciita filmserio, komedio, arlekinaĵo
Reĝisoro(j) William Hanna

Joseph Barbera

Muziko de Scott Bradley
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Epizodoj 164 originalaj filmetoj
vdr

Tom kaj Jerry (angle Tom and Jerry) estas usona animacia filmserio kun 161 originalaj epizodoj, produktitaj inter la jaroj 1940 kaj 1967.

Tom esta kato, kiu senĉese persekutas muson, Jerry, kiu reciproke faras malbonaĵojn al la kato. Aŭtoraj rajtoj apartenas al la kompanio MGM, kaj poste al Warner Brothers. La unuopaj partoj estis faritaj de William Hanna kaj Joseph Barbera.

Historio[redakti | redakti fonton]

La serio estis kreita en 1940 de Hanna kaj Barbera por Metro-Goldwyn-Mayer. La kreintoj verkis kaj reĝisoris preskaŭ ĉiujn epizodojn. La originala serio gajnis sepfoje la Akademian Premion por mallongaj animaciaj filmetoj, konkurante kontraŭ Silly Symphonies, de Walt Disney kiel la animacia serio kun pli da Oskar-premioj.

En 1961, MGM revivigis la franĉizon kaj dungis la eŭropan animacistudio Rembrandt Films por produkti 13 novajn filmetojn. Ĉiuj estis reĝisoritaj de Gene Deitch kaj produktitaj de William L. Snyder.

Tom kaj Jerry en grafitio

Post la lanĉado de la lastaj filmetoj de Deitch, la animaciisto Chuck Jones produktis 34 pliajn filmetojn de Tom kaj Jerry en 1963.

En 1975, la serio revenis kun Hanna-Barbera, kiuj kreis The Tom and Jerry Show. Tom kaj Jerry, kiuj estis delonge malamikoj, iĝis neperfortemaj amikoj kiuj serĉis aventurojn kune. Pri tiu ŝanĝo kulpas la striktaj reguloj kontraŭ perforto en la por-infanaj aŭdvidaĵoj.

Hanna-Barbera kaj Turner Entertainment Co. produktis en 1990 la lastan verkon de Tom kaj Jerry kun 3:4-a bildgrando, Tom and Jerry Kids. Bebigo estis modo por la 1990-aj animaciaj serioj, tial Tom kaj Jerry aperis kiel malgrandaj kato kaj muso, sed revenis la komedia perforto.

En 2001, ĉe la kanalo Boomerang aperis nova por-televida speciala epizodo nomita Tom and Jerry: The Mansion Cat ("Tom kaj Jerry: La Kato de la Domego"). Ĝi estis la unua novaĵo de la franĉizo ekde la 1992-a filmo, Tom and Jerry: The Movie.

Dum la unua mezo de 2006, estis produktita de Warner Bros. Animation nova serio nomita Tom and Jerry Tales.

En 2014 aperis The Tom and Jerry Show, nomita kiel antaŭa televidserio. En ĉi tiu, la precipaj personoj aperis ne nur en domo aŭ ĝardeno, sed ankaŭ en laboratorioj, malsamaj landoj, kasteloj, ktp. Ĉi tio ankaŭ okazis en Tom and Jerry Tales.

Personoj[redakti | redakti fonton]

Tom estas hejma kato, kies haroj estas mallongaj, grizbluaj kaj blankaj. Li havas komfortoplenan vivon, kun la nura zorgo ĉasi trudbestojn. Jerry estas bruna muso, kiu ĉiam loĝas proksime de Tom. Li estas la eksplodigilo de la rakontoj. Ili aperis unuafoje en la filmeto "Puss Gets the Boot". La klopodoj de Tom kutime havas kiel celon humiligi Jerry-on, ne mortigi lin. Tamen, li neniam atingas sian celon, estante Jerry la venkinto kaj Tom la venkito.

Spike, hejma gard-buldogo, kiu havas fileton nomitan Tyke. Li ĉiam okupiĝas pri siaj aferoj ĝis Tom kaj Jerry interrompas lin. Li kutime vundas Tom-on. Butch estas alia persono; nigra kato kiu ankaŭ celas kapti Jerry-on kaj montri al Tom kaj al aliaj katoj, ke li estas supera.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Warner Bros. produktis ĉiujn filmojn de Tom kaj Jerry, de 1992 ĝis nun.

  • Tom and Jerry: The Movie (1992)
  • Tom and Jerry: The Magic Ring (2001)
  • Tom and Jerry: Blast Off to Mars! (2005)
  • Tom and Jerry: The Fast and the Furry (2005)
  • Tom and Jerry in Shiver Me Whiskers (2006)
  • Tom and Jerry: A Nutcracker Tale (2007)
  • Tom and Jerry Meet Sherlock Holmes (2010)
  • Tom and Jerry: The Wizard of Oz (2011)
  • Tom and Jerry: Robin Hood and the Merry Mouse (2012)
  • Tom and Jerry's Giant Adventure (2013)
  • Tom and Jerry: The Lost Dragon (2014)
  • Tom and Jerry: Spy Quest (2015)
  • Tom and Jerry: Back to Oz (2016)
  • Tom and Jerry: Willy Wonka and the Chocolate Factory (2017)
  • Tom & Jerry (2021)