Tombeja kapelo Sankta Savinto (Eisfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tombaja kirkoruino Sankta Savanto, uesta fronto
tombo de Justas Jonas
epitafo kun Justus Jonas kaj Nikolaus Kindt

La ruinoj de la tombeja Kirko Sankta Savanto (germane: St. Salvator) troviĝas en Eisfeld, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tombeja kapelo starigitis sur la en 1542 instalita nova tombejo (for de la iama situo apud la Triunuo-kirko centra) ĉe la tra Galgenberg-monto kondukanta strato al Coburg. En 1661 iĝis kapela etendiĝo: alkonstruitis eta altarejo kaj la ĉefa navo plilongigitis. En 1719 la tuto restaŭritis. Sed en 1873 la urbo malfermis la Novan tombejon proksime de Schalkau-strato. Dum samloke konstruitis en 1901 nova kapelo oni malkonstruis kvazaŭ komplete la kadukan malnovan. Nur akra rezisto kontraŭ tio ebligis la konserviĝon de almenaŭ kelkiuj partoj de la vandoj uestaj, nordaj, sudaj. En niaj tagoj la ruino estas monumentprotektotaĵo ene de bela parko.

Entombigloko de reformantoj gravaj[redakti | redakti fonton]

Surtombeje entombigitis en 1555 la grava scienculo kaj reformanto Justus Jonas la Maljuna kiu dum tri jarojn ankaŭ paroĥestris en Eisfeld. Post kirka alikonstruo en 1661 lia tombo ektroviĝis sub la interna ŝtuparo kondukanta ĝis la plej supra galerio. Epitafo de 1565 kiu estas supre de la rondarka uesta pordo memoras lin. La rektangula slabo el sabloŝtono montras meze la krucumitan Kriston supre de la preĝantaj Jonas kaj Kindt. Jonas montriĝas kiel oldulo kun abunde ondanta barbo kaj fronten kombita hararo. la en 1549 mortinta Nikolaus Kindt estis kiel Jonas paroĥestro kaj superintendanto en Eisfeld kaj li ankaŭ entombigitis sur tiu ĉi tombejo. la riĉe ornamitaj grejsaj slaboj metitis en 1901 en la novan kapelon.[1] La multo da epitafoj de ĉe la malnova kapelo estas nuntempe sur la unua galerio de la Triunuo-kirko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Joachim Neubert, Günter Stammberger, Bernhard Großmann, Martin Hoffmann: Die Kirchen im Landkreis Hildburghausen … nichts anderes als Gottes Haus – die Pforte des Himmels …. Verlag Frankenschwelle, Hildburghausen 2006, ISBN 3-86180-174-4, p. 70.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La tomboŝtono portas jenan enskribaĵon: Justus Jonas, doktoro pri la sankta teologio, post kiam li plenumis sian vivon per la diskonatigo de la vera doktrino de la filo de Dio kaj post kiam li influis la komunumon surlokan kiel ankaŭ multajn aliajn por finfine transdoni la animon al la Savinto, kuŝigas siajn lacajn korpomembrojn je eterna kvieto tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.42241910.908639