Tombeja preĝejo (Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tombejo kirko de Altenburg
Fasado malantaŭa
Portalo

La iama luterana tombeja Preĝejo Resurekto de Jesuo (germane: Gottesackerkirche Zur Auferstehung Christi) en Altenburg, Germanujo, estas arĥitekture protektota monumento.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi konstruitis inter 1635 kaj 1651 en la stilo de itala malfrurenesanco laŭ la planoj de la altenburga ĉefkonstruisto Christoph Richter. La halokirko kun kvin fenestraj aksoj en korinta ordo sude estas koneksita tra duobla ŝtuparo tra la ĉefportalo kun portiko. La sakristio alkonstruitis ĉe la kvinflanka altareja plurlateraĵo. Sude la ensemblo kompletiĝis per en 1529 instalita tombejo. La preĝejo uzitis inter 1717 kaj 1817 kiel garnizona kirko kaj ĝis la 1970-aj jaroj kiel tombeja. Profaniĝo ĝia daŭris inter 1813 kaj 1830. Plafonbildo pri Sankta Triunuo ornamas la ambonon ore. Apudis bildo de la generalsuperintendanto Christian Löber. La orgenon kreis Karl Ernst Poppe el Altenburg.

Meto fundamentŝtona[redakti | redakti fonton]

Urbestro Johann Christoph Richter metis en la 28.8.1638 la fundamentan ŝtonon; videblas metaltabulo kie tekstas:Seine herzliche Durchlaucht Friedrich Wilhelm II., Herzog zu Sachsen-Altenburg, 1639–1669; Dr. Bernhard Bertram, Geheimer Rat und Kanzler; als Bauverordnete: Herr Johann Christoph Richter, Bürgermeister; Herr David Faber, Stadtvogt; Herr Jacob Meise, Kämmerer; Herr Ernst Böttiger, Geschossherr.[2]

Restaŭradlaboroj[redakti | redakti fonton]

Restaŭradaj kaj alikonstruaj laboroj okazis inter 1835 kaj 1840 kaj denove inter 1911 kaj 1912. Ĉe esploroj de la tegmentaro oni konstatis enligne danĝeran larmofungon, sekve rapida kontraŭagado necesis. Post tio la ĉefa tegmento ricevis novan ardezaĵaron kaj fulmosuĉiloj munitis. Nova tegmentdrenadsistemo alvenis kun konekso al la publika kanala reto.[3] Dum la dua granda restaŭrado oni aliaranĝis la eksteraĵoj laŭ la stilo de la floranta renesanco.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefenirej al la tombejo estas novgotikaĵo. Centre de la triparta tuto troviĝas kapelo sentransepta. La altarejo okcidenta plurlatere alkuŝas. La tri ejoj inter si ligiĝas per arkadoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 2003 ISBN 3-422-03095-6, p. 13

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2][rompita ligilo]
  3. [3]
50.98557812.424571