Saltu al enhavo

Tonghua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonghua
la urbocentro dumnokte
la urbocentro dumnokte
la urbocentro dumnokte
departemento-ranga urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 134000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 302 778  (2020) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 125° 57′ O (mapo)41.73015125.94705Koordinatoj: 41° 44′ N, 125° 57′ O (mapo) [+]
Alto 374 m [+]
Areo 15611,54 km² (1 561 154 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Tonghua (Ĉinio)
Tonghua (Ĉinio)
DEC
Situo de Tonghua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tonghua [+]
vdr

Tonghua, ĉine 通化, pinjine Tōnghuà, laŭ poŝto Tunghwa estas prefektujo-nivela urbo en la sudokcidenta parto de Ĝilinio, Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas industria centro kaj konsideriĝas unu el kvin plej signifaj medicin-produktaj centroj en la lando.

Interna urboparto

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 2 325 242 homoj, el kiuj 506 877 estis urbeca loĝantaro.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La administra unuo kovras areon de 15 195 km² sur averaĝa alteco 374 m super la marnivelo kaj konsistas el 7 dividoj, inkluzive de Ĝian' (Ĝilinio). Pli ol du trionoj de la areo estas montara, la plej alta punkto estas 1589 m, la plej malalta 108 m. Ŝenjango troviĝas 220, provinca sidejo Ĉangĉuno 239, ĉefurbo Pekino 836, Ŝanhajo 1243 km aere laŭ [1].

Avenuo en Tonghua kun vendejego

Jam ekzistis spuroj de homaj restaĵoj antaŭ ĉirkaŭ 6 mil jaroj. La areo estis naskiĝloko de la kulturo ŝamana kulturo. Tonghua estis establita kaj unue estis nomita enla nuna nomo en 1877. Post establado de la marioneta ŝtato Manĉukuo fervoja ligo estiĝis al Manĉukuo, eĉ al Koreio, krome provinco Tonghua estis establita tie en 1937 kaj ĉi tiuj terenoj estis integritaj en ĝin. Post pluraj administraciaj ŝanĝoj en 1985 estis deklarita la prefektujnivela urbego.

Tradicie oni produktis vinberojn, ginsengojn, mustelfelojn kaj cervokornojn. La japana erao portis industriiĝon. En la areo nun ŝtalfabrikoj funkcias, krome Tonghua fariĝis centro por diversaj ĉinaj farmaciaj firmaoj, krome grava vinfarada centro.

En la prefektujnivela urbego sola universitato funkcias.

Stacidomo

Tra la teritorio trairas pluraj fervojaj kaj aŭtovojaj linioj, krome enlanda flughaveno servas.

Tonghua havas humidan kontinentan klimaton kun influo de musono laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa. La malvarma vintro daŭras longe kun sekaj ventoj, la someroj estas varmaj kaj humidaj, dum la printempo kaj aŭtuno estas mallongaj. Jare pluvas averaĝe 877 mm, pli ol 60% de la jara precipitaĵo falas nur de junio ĝis aŭgusto. La temperaturo averaĝas 6 °C kaj varias inter 1-13 °C.

Bildoj pri Tonghua
Panoramo el montopinto
Urba vojo
Vojo kun vendejoj
Lernejo
Ponto
Maŭzoleo Yang Jingwei


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • Nacia Arbara Parko
  • maŭzoleo
  • muzeoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • Anglalingva Vikipedio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]