Tony Jules Guéritte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tony Jules Gueritte)

Tony Jules GUÉRITTE [gerit'] (naskiĝis la 7-an de marto 1875 en Blois, mortis la 28-an de januaro 1964 en Menton, Francio) estis franca esperantisto kaj konstrua inĝeniero.

Li vivis en Surbiton, Surrey, Anglio. Li estis konsilanto de ministro por eksterlanda komerco de Francio, prezidinto de Franca Komerca Ĉambro en Londono, de Societo de Inĝenieroj (Britio), ktp.

De 1906 li estis esperantisto. Li gvidis la unuan Esperanto-kurson por laboristoj de Consett Iron Works. Du presitaj prelegoj pri temo: "Esperanto kaj la inĝenieroj" (1914 kaj 1931). Diversaj paroladoj pri Esperanto en Londono, Newcastle, Gloucester, Consett, Parizo, Liono, La Havro, Locarno. Artikoloj por ĵurnaloj anglaj, francaj, jugoslavaj, portugalaj. Lia Esperanto-libraro enhavis 1772 verkojn. Li estis eminente kapabla, komprenema kaj helpema subtenanto de laboroj kaj laborantoj por Esperanto.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Antaŭ nelonga tempo, ni povis saluti en nia libraro la esperantan tradukon de « Koro », de la granda aŭtoro-pedagogo de Amicis. Tiu okazaĵo estis des pli salutinda, ĉar fakte tem is pri la unua eldonado de tia verko eduktendenca.

Nun ĝi jam ne plu estas sola sur nia librobreto: aperis ankaŭ la esperanta traduko de « Infanoj kaj Patrinoj », de Dorothy Canfield Fisher. Ĝi estas altvalora verko, en kiu la aŭtorino, moderna A m erika patrino kaj psikologino antaŭmetas al la legantoj ne kelkajn teoriajn klarigojn, sed siajn propraj spertojn el la familia kaj patrina vivo. Fakte ni ĉiuj vidas grandan diferencon inter la principoj kaj agadoj de la gepatroj vid-al-vide de siaj infanoj en la diversaj generacioj.

La libro, kiun eldonis « The Esperanto Publishing Co » kaj kies bonegan lingvan prizorgon ni ŝuldas al J. T. Gueritte, certe konos sian bonan iron ĉe la esperantistaro
— HOSO.Belga esperantisto n261 (nov 1938)