Top Gear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Top Gear
Enlanda nomo Top Gear  (angle)
Konata ankaŭ kiel Top Gear
Tipo de programo Aŭtado
Moderatoroj Jeremy Clarkson
Richard Hammond
James May (ekde 2003)
testveturisto "The Stig"
Lando  Britio
Nombro de serioj 17
Nombro de epizodoj 140
Produktistoj
Produktisto Andy Wilman
Produkta kompanio BBC
Longo de parto 60 min
Eksteraj ligiloj
Oficiala ttt-paĝo
vdr

Top Gear (eo. Plej alta rapidumo) estas brita televida serio pri motoraj veturiloj, precipe pri aŭtoj. Ĝi komenciĝis en 1977 kiel tradicia informa revuo pri aŭtoj kaj aŭtumado - novaj modeloj, konsiloj pri trafika sekureco, ktp. Tiun ĉi tre konvencian stilon oni iom post iom ŝanĝis.

La aparte ekde la jaro 2002 tre sukcesa formato de la programo karakteriziĝas per tre specifa, humura kaj laŭ kelkaj kritikistoj eĉ iomete seksisma prezentada stilo. Ĝuste tiu ĉi tiama ŝanĝo de la stilo al pli humura kaj preskaŭ satire kritika formato kondukis al saltega plipopulariĝo de la programo.

En la nuna formo, ĝi estis prezentata de Jeremy Clarkson, Richard Hammond, James May kaj aŭtokonkursa testveturisto konata nur kaŝnome kiel The Stig (la Novulo, la Novlernejano). Oni taksas, ke laŭ stato de 2012 ĉiusemajne la programo atingas ĉirkaŭ 350 milionojn de spektantoj en 170 malsamaj landoj, el kiuj nur 5 milionoj loĝas en Britio, kaj ke ĝi estas multe elŝutita pere de la interretaj samtavolaj dosiero-dividantaj servoj.

La unua serio de epizodoj elsendiĝis en Britio tra la televidkanalo BBC 2. Post kiam oni produktis jam la 14-an serion de epizodoj, la programo aldone prezentiĝis altdetalece en BBC HD.