Torresandino
Torresandino estas vilaĝo kaj municipo, kodo-390, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Georafio
Ĝi situas en la sudoriento de la provinco Burgoso, pli konkrete ĉe la valo de la rivero Esgueva (subdstrikto de Ribera del Duero). Torresandino troviĝas je 15 km de Roa kaj je 33 km de Aranda de Duero.Ĝi havas areon de 93.20 km² kun 759 enloĝantoj
Monumentoj
- Preĝejo: Ene de la vilaĝo troviĝas la preĝejo kiu estas juvelo de la loka arkitekturo el la 13a jarcento. Menciindas la bildoj de 'Nia Sinjorino de la Valoj' kaj bildo pri 'Kristo' de la 14a jc.
- Ruinoj de la Monaĥejo de Nia Sinjorino de la Valoj
Ruinoj de monaĥejo fondita en la 13a jarcento kaj rekonstruita en la 14a jc.
Ekonomio
La ekonomio de la vilaĝo ĉefe baziĝas sur la agrikulturo kaj iom malpli sur la konstruado.