Toso Inu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toso-inu estas hundoraso devena el Tosa, Gubernio Koĉi, Japanio. Moderna reproduktado komencis en la jaro 1848. Ĝi estas granda kaj potenca hundo. La oreloj estas malgrandaj kaj maldikaj. La dorso estas rekta. Ĝia hararo estas mallonga, densa kaj malmola. La raso estas plej komuna en bruneca-ruĝa koloro. Laŭ parola tradicio estis hundorasa kruciĝo inter Ŝikoku-Ken kun okcidenta raso de dogo, San-Bernarda hundo kaj Danhundo.