Touchořiny estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Lovečkovice en distrikto Litoměřice. Ĝi troviĝas proksimume 2 km okcidente de Lovečkovice. Tra katastro de la municipo ĉe domaro Klínky kondukis hodiaŭ jam nuligita fervojlinio Velké Březno – Verneřice – Úštěk. Komence de la domaro Klínky ĉe eksa fervoja pasejo troviĝis sur tiu ĉi fervojlinio haltejo sub nomo Touchořiny (Tauerschin), hodiaŭ jam etaj restaĵoj post la nuligita fervojo - ponteto, kilometroŝtono, restoj de reloj. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 27 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 90 loĝantoj.
Touchořiny estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,87 km².
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1391. En la vilaĝo troviĝis preĝejo de sankta Prokopio el la jaro 1788, detruita en la jaro 1978 komune kun pluaj preĝejoj en ĉirkaŭaĵo de Verneřice, la tn. "Kazo de Verneřice". Oriente de la vilaĝo restis nur tombejo, kiu nun nomiĝas Tombejo Lovečkovice. Empirasonorilo el la jaro 1815 de Andreas Padersen el tiu ĉi preĝejo estas nun en preĝejo de Virgulino Maria Helpantino de kristanoj en Malečov.