Tower Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tower Records estas usona muzikeldonejo ekzistanta de 1964 ĝis 1970. Filio de Capitol Records, Tower ofte eldonis muzikon de artistoj, kiuj estis relative malfamaj kompare kun tiuj eldonitaj en la gepatra firmo, inkluzive de pluraj artistoj, kiel The Standells kaj The Chocolate Watchband - poste agnosktaj kiel "garaĝaj-bandoj". Tial Tower ofte estas asociata kun la garaĝroka fenomeno de la 1960-aj jaroj.