Toxocara cati

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toxocara cati estas parazito de katoj kaj aliaj felisedoj de tutmonda distribuado. Estas unu de la parazitaj nematodoj plej oftaj de katoj.

La plenkreskaj vermoj estas en la digesta sistemo de la gastiganto. En plenkreskaj katoj, la infekto prezentas simptomojn kiel laco, apetitomanko kaj vomado akompanate de la parazito mem, dum en katidoj, la amasa infekto povas esti mortiga.

Toxocara cati, Schrank (1788), estas la askarideo de la katoj. Ties morfologio estas tre simila al tiu de T. canis, la plenkreskaj maskloj estas 3 ĝis 6 cm de longo kaj la inoj de 4 ĝis 7 cm de longo. La ovoj estas proksimume 75 x 70 μm, kaj tiel estas pli malgrandaj ol tiuj de T. canis, pli grandaj ol tiuj de A. lumbricoides.

Notoj[redakti | redakti fonton]