Tr'ondek Hwech’in
Aspekto
Tr'ondek Hwech’in | |
---|---|
Indiana Bando | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Tr'ondek Hwech’in aŭ Tr'ondek Hwech’in unua nacio aŭ Tr'ondek Hwech’in Han etno aŭ Tr'ondëk Hwëch’in estas unu el la unuaj nacioj de Kanado en Jukonio. La anoj de tiu etno vivis en kaj ĉirkaŭ Dawson, tial oni iam nomis ilin ankaŭ la indiana bando de Dawson aŭ laŭ la de ili parolata lingvo la Han. Tiu lingvo apartenas al la atabaska lingvaro.
En aŭgusto 2009, la kanada ministro pri indianaj aferoj kaj norda evoluo nombris 692 anojn de la tribo.[1] La listo prizorgita de la tribo mem tamen entenis la 5-an de majo 2008 1.048 anoj, el kiuj 338 loĝis en Dawson, 218 en aliaj lokoj en Jukonio, 492 ekster Jukonio, el kiuj 65 ekster Kanado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tr'ondëk Hwëch'in. Registered Population. Arkivita el la originalo je 2009-08-02. Alirita 2009-10-06 .