La tombo, kiu troviĝas proksime de la antikva trakia ĉefurbo de Seŭtopolis, formas parton de grava trakia nekropolo.
La monumento datiĝas de la 4-a jarcento a.K.. Ĝi estas formita de mallarĝa koridoro kaj ronda funebra ĉambro, ambaŭ ornamitaj de freskoj kiuj prezentas diversajn scenojn, inter kiuj elstaras tiuj de geedzoj kiuj brakumas sin unu la alian dum ceremonia funebra bankedo kaj de adiaŭo de alia surĉevala paro. Ili estas la plej bone konservitaj pentraĵoj de la helenisma periodo en Bulgario.