Traktato de Fontainebleau (1762)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la traktato de Fontainebleau de la 3-a de novembro 1762, la parto de la teritorio de Luiziano lokita ĉe la dekstra bordo de la rivero Misisipo (inkluzive de Nov-Orleano) estis sekrete cedita al Hispanio de la franca reĝo Ludoviko la 15-a, pro la malvenko de Francio dum la sepjara milito.

La orienta parto de Luiziano estis same cedita al Britio laŭ la traktato de Parizo de 1763, kvankam la traktato de Fontainebleau mem restis ankoraŭ sekreta.

La sama parto de la teritorio estis redonita de Hispanio al Francio en 1800. Napoléon Bonaparte tamen opiniis, ke ĝi estis nedefendebla, kaj do vendis Luizianon al Usono en 1803.