Traktato de Moskvo (1921)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Moskvo estis amikeca traktato inter la Granda Nacia Asembleo de Turkio sub la gvidado de Mustafa Kemal Atatürk kaj la bolŝevika Rusio sub Vladimir Lenin, subskribita en Moskvo, la 16-an de marto 1921.

Nek la Respubliko Turkio nek Sovetunio estis establitaj en tiu momento; la internacie agnoskata turka registaro estis tiu de la sultano Mehmed la 6-a, kiu ne partoprenis en tiu traktato kaj kiu unue subskribis la Traktaton de Sèvres, malakceptita de la kemalistoj. Sub la Traktato de Moskvo, la du registaroj establis amikajn rilatojn inter la du landoj.