Traktato de Sahagún

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Traktato de Sahagún estis subskribita inter Ferdinando la 2-a de Leono kaj lia frato Sanĉo la 3-a (Kastilio) la 23-a de junio de 1158.

Laŭ la kondiĉoj de la interkonsento, ambaŭ subskribantoj konsentis doni reciprokan helpon; se iu de ili mortos sen idaro, lia reĝlando estus okupita de la postvivanto; la teritorioj kiuj en la estonteco estos konkeritaj al la islamanoj disdoniĝu inter ambaŭ, apartenante al la reĝlando de Leono la zonon de Niebla al Lisbono, restante la resto por la reĝlando de Kastilio.

La morto de Sanĉo la 3-a fine de aŭgusto de la sama jaro kaj ties sukcedo fare de Alfonso la 8-a (Kastilio), tro juna, estis profitata de Ferdinando la 2-a de Leono por etendi siajn teritoriojn al kastilia teritorio, lasante senvalida la traktaton.