Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tramvojo apud la digo
Tramvojo apud la strando

Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne estas eksa sistemo de tramoj en la Franca komunumo Les Sables-d'Olonne, funkciinta de 1898 ĝis 1925.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne estis lanĉita la 12-an de aŭgusto 1898. La tramvojo kun metra ŝpuro kunligis la Kazinon des Pins al la stacidomo. La tramoj sur tiu itinero funkciis nur en la somero. Por funkciigi la linion necesis naŭ motorvagonoj kaj kvar veturiloj. Antaŭ la Unua mondmilito estis multe da pasaĝeroj transportitaj, dum post la milito, ĉi tiu nombro komencis malkreski. La tramvojo estis malfunkciigita la 15-an de septembro 1925.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tramwaje w Les Sables-d'Olonne en la pola Vikipedio.