Tramtransporto en Stokholmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Stokholmo
Malnova kaj moderna tramoj
Malnova kaj moderna tramoj
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Stokholmo,  Svedio
Transportsistema speco tramo, malpeza trajno
Komenco de trafiko 10-a de julio 1877
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 29,3 km
Nombro de linioj 4 (+ 1)
Nombro de stacioj 53
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Storstockholms Lokaltrafik
Transportisto AB Stockholms Spårvägar (7, 7N, 21)
VR Sverige (12, 30, 31)
vdr

Tramtransporto en Stokholmo (svede Spårvagnstrafik i Stockholm) en diversaj formoj estis funkciigita en Stokholmo kaj la ĉirkaŭaĵo ekde 1877, tiam per ĉevaltira tramo. Ekde 1887 ekzistis ankaŭ vaportramo laŭ Hornsgatan sur Södermalm. En 1901 alvenis la unuaj elektraj tramoj, kiuj kaŭzis pliiĝon de produktiveco, post kio la reto disetendiĝis en la urbocentro kaj en la ĉirkaŭaj urboj kaj antaŭurboj ĝis la 1930-aj jaroj. En 1933, la unua tramtunelo inter Slussen kaj Skanstull estis malfermita, kio estis la unua parto de kio poste iĝos la Metroo de Stokholmo.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Linio Nomo Longo Stacioj Itinero Tipo
7 Spårväg City 3,5 km 11 T-Centralen – Waldemarsudde/Bellmansro Tramo
7N Djurgårdslinjen 2,9 km 10 Norrmalmstorg – Waldemarsudde/Bellmansro Historia tramo
12 Nockebybanan 5,6 km 10 Nockeby – Alvik Malpeza trajno
21 Lidingöbanan 9,2 km 14 Ropsten – Gåshaga brygga
30 Tvärbanan 18,2 km 25 Solna station – Sickla
31 Tvärbanan 4,1 km 6 Bromma Flygplats – Alviks Strand

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]