Tri-cenda arĝentaĵo (Usona monero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La usona tri-cenda arĝenta monero de 1851

La tri-cenda arĝentaĵo estis monero stampita de la Usona Monfarejo por cirkulado de 1851 ĝis 1872, kaj kiel proba monero por kolektantoj en 1873. Malaltiĝo de letera afranko ĝis tri cendoj motivis la Kongreso en 1851 aprobi krei la moneron. Tiutempe, profitegistoj eksportis kaj fandis usonajn arĝentajn monerojn por negoce akiri kontraŭ tiu metalo la oron tiam abundiĝantan en Kalifornio. La tri-cenda arĝentaĵo malsukcesigis tiun skemon, estante la unua usona monero kies metalo valoris rimarkinde malpli multe ol la nominala valoro, kaj la unua arĝenta monero ne uzebla laŭleĝe kiel pagilo en senlimaj kvantoj. Desegnita de James B. Longacre, ĉefgravuristo de la Monstampejo, la monero multe uziĝis de 1851 ĝis 1853, kiam la Kongreso protektis la aliajn arĝentajn monerojn per maltigo de ilia arĝenta procentaĵo, kio malhelpis al profitegantoj. La ekonomia ĥaoso de la Usona Enlanda Milito (1861-1865) kaj la eldonado de kupronikela tricendaĵo en 1865. detruis la rolon de la tri-cenda arĝentaĵo, kaj post pluraj jaroj de malmulta stampado, la Kongreso abolis la moneron per la Monerstampeja Akto de 1873. La tri-cenda arĝentaĵo ne estas multe kolektata, do la prezoj restas malaltaj kompare al aliaj simile raraj usonaj moneroj.