Trifolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trifolium)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trifolio
Trifolia floro
Trifolia floro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Trifolium
L.
Species

Vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Trifolio (Trifolium) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun trifolieraj folioj kun plej ofte kape aŭ spike aranĝitaj, ruĝaj, blankaj aŭ flavaj floroj havantaj gamopetalan korolon, kiu velkinte restas enfermanta la malgrandan guŝon. El la ĉirkaŭ 300 specioj de la genro, oni uzas ĉirkaŭ 30 speciojn kiel kultivitan furaĝoplanton aŭ kiel parton de paŝteja herbo. La kultivitaj unujaraj specioj indiĝenaj ĉe la mediteranea klimato (krom kelkaj specioj de la Nord-Amerikaj montaroj).

En Mez-Eŭropo[redakti | redakti fonton]

La plej grava furaĝplanto en Mez-Eŭropo estas la plurjara ruĝa trifolio, kiu estas – post la luzerno – la plej ofte kulturita plurjara furaĝoplanto.

La plej ofta unujara specio estas la postrikolta (stopleja) trifolio (T. arvense), kiu estas malfru-somera agra herbo.

La specioj de trifolio troveblas sur ĉiu kontinento krom la antarkto. Ilia plimulto estas humidoŝatanta.

Gamopetala havanta korolon el kunkreskintaj petaloj. Same pri gamosepala.

Homa uzo[redakti | redakti fonton]

"kvarfolio"

La folioj de tri- aŭ kvarfolio manĝeblas en salato. Ankaŭ kuiritaj folioj bongustas. La tigoj estas iom tenacaj, do eventuale ne uzu ilin. Ankaŭ la floroj manĝeblas; ili ankaŭ povas ornami pladojn kaj desertojn. Antaŭe, ili estis sekigitaj, muelitaj kaj aldonitaj al faruno por herbopano.

Eblas ankaŭ uzi la florojn kaj tigojn freŝe aŭ sekigite, ili ankaŭ donas guston al aliaj teoj. Teo de la floroj malinfektas, purigas sangon, solvas mukon, plibonigas rezistemon kaj malaltigas kolesterolon, kaj en Rusio estas ankaŭ uzata kontraŭ astmo. Laŭ esploroj, ĝi ankaŭ helpus kontraŭ certaj kanceroj. Oni ne uzu trifolion kune kun sango-maldensigiloj.

La esperantlingva nomo "trifolio" jam klare indikas ke normale la tigoj havas tri foliojn. Tamen ekzistas ankaŭ raraj okazoj ke estas kvar folioj (laŭ botanikistoj en 10 000 trifolioj troveblas unu kvarfolia). Laŭ la eŭropa tradicia folkloro, trovi tian "kvarfolion" estas signo de aparta bonŝanco.

Kartludo[redakti | redakti fonton]

En la anglatipaj kaj franctipaj ludkartaroj, ekzistas la simbolo ♣, kiu nomiĝas trifoliotrefo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]