Trolebusa transporto en Katmanduo
Trolebusa transporto en Katmanduo | |
---|---|
Trolebuso en Katmanduo | |
trolebusa sistemo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Katmanduo Nepalo |
Transportsistema speco | trolebuso |
Komenco de trafiko | 28-a de decembro 1975 |
Fino de trafiko | Novembro 2009 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 13 km |
Nombro de linioj | 1 |
Nombro de veturiloj | 32 |
Aliaj informoj | |
Transportisto | Kathmandu Metropolitan City (KMC) |
La Trolebusa transporto en Katmanduo iam priservis Katmanduon, la ĉefurbon de la tiama Reĝlando Nepalo. Ĝi estis la nura trolebussistemo iam konstruita en tiu lando.
Malfermita la 28-an de decembro 1975 la sistemo estis donaco al Nepalo de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi eltenis iom hakitan historion, precipe en la unua jardeko de la 21-a jarcento. Funkciado estis tute suspendita dum preskaŭ du jaroj, de la 19-a de decembro 2001 ĝis la 1-a de septembro 2003, pro prizorgado, financaj kaj politikaj kialoj. Kiam servo estis reinstalita en 2003, ĝi ne kovris la eksteran duonon de la itinero, inter Koteshwor kaj Surya Binak, priservante nur proksimume 5 km inter Tripureshwor kaj Koteshwor.
Funkciado sur la sistemo estis denove suspendita, kaj por la lasta fojo, en malfrua novembro 2008, kaj la sistemo estis formale fermita (sen iam rekomencado de funkciado) en novembro 2009.