Trolebusa transporto en Porto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trolebusa transporto en Porto
Trolebuso BUT n-ro 23 ĉe Muzeo de Tramoj
Trolebuso BUT n-ro 23 ĉe Muzeo de Tramoj
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Porto
 Portugalio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 1959
Fino de trafiko 1997
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 40 km
Aliaj informoj
Transportisto Sociedade de Transportes Colectivos do Porto
vdr

Trolebusa transporto en Porto (portugale Tróleis do Porto) estis trolebusoj, kiuj cirkulis en Porto, Portugalio, inter 1959 kaj 1997, funkciigataj fare de STCP, kiu ankaŭ administras busojn kaj tramojn.

Ili estis lanĉitaj en januaro 1959 kun la celo anstataŭigi la tramojn de Porto, kiuj estis en cirkulado en la urbo ekde 1895. La unuaj transformitaj tramlinioj estis la linioj al Vila Nova de Gaia, Campanhã kaj Lordelo do Ouro. La reto iom post iom kreskis en la orientaj kaj nordorientaj direktoj de la urbo Porto, kie novaj linioj estis kreitaj en stratoj kie tramoj ne atingis antaŭe. La glortempo de la reto okazis en la 1970-aj jaroj kaj 80-aj jaroj, kiam la reto atingis pli ol 40 km en longo kaj havis pli ol 100 trolebusojn en servo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]