Trompfinaĵo
Aspekto
Trompfinaĵo estas en la harmoniscienco kadenco, en kiu la dominanto ne enbuŝiĝas -kiel atendite - en la tonikon, sed en toniko-anstataŭaĵon.
La elmetado de tia kadenco laŭ la tradiciaj voĉkondukaj reguloj rezultigas la duobligon de la trito en la akordo atingata per la tromfinaĵo. La atendata meloditono (en la kazo de la ilustraĵo la c en a-minoro) kutime konserviĝas, estas tamen surprizmaniere harmoniigata.
Jen aliaj ekzemploj por tromfinaĵoj:
- toniko - dominanto – 6-a ŝtupo:
- En C-maĵoro: C-maĵoro (toniko) - G-maĵoro (dominanto) - a-minoro (tonikoparalelo)
- En c-minoro: c-minoro (toniko) - G-maĵoro (dominanto) - A♭-maĵoro (tonika kontraŭparalelo)
Dumpase de la kompozicia historio tamen ankaŭ ebliĝis jenaj variaĵoj de tromfinaĵo:
- En maĵoro la tromfina akordo devena el la sama tonala genro, in C-maĵoro: C - G - A♭
- En maĵoro la sestakordo de la subdominanto (ofta turno ĉe Mozart), en C-maĵoro: C - G - F
- Pro sia efiko surpriza interdominanto, en C-maĵoro: C - G - C♯
- Tritoparencaj akordoj, en c-minoro: C - G - E
- La elipso, do la ellasado de atendata akordo.