Tromsø

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Tromso en Norvegio.

Tromsø estas ĉefurbo de norda Norvegio, situanta je 69° 40′ 33″ N 18° 55′ 10″ O / 69.67583 °N, 18.91944 °O / 69.67583; 18.91944 (mapo)Koordinatoj: 69° 40′ 33″ N 18° 55′ 10″ O / 69.67583 °N, 18.91944 °O / 69.67583; 18.91944 (mapo). Noktomeza suno de la 21-a de majo ĝis la 23-a de julio. Sensuna vintro de la 25-a de novembro ĝis 21-a de januaro. Pro Golfa Marfluo, temperaturo en Tromsø malofte subiras -10 °C. Meza temperaturo estas ĉ 4–5° C vintre kaj ca 10 – 11° C somere.

Tromsø havis ĉ. 80 loĝantoj ĉe reĝa akiro de komercurba statuso en 1794. Je la 1-a de januaro 2004, la municipo registras 61 896 civitanojn.

La urbo multe kreskis depost 1972, kiam estis malfermita la kvara universitato de Norvegio. En 2002, la Universitato de Tromsø havis ĉ. 6700 studentojn. Ĝi estas la plej norda universitato en la mondo.

Tromsø estas urbo de studentoj kaj servoj. Municipo kaj malsanulejo estas la ĉefaj dungantoj. Ĉefa industrio estas bierfabriko kaj fiŝuzinoj.

Tromsø havas jenajn ĝemelurbojn: Kemi, Finnlando (1940); Luleå, Svedio (1950); Ringkøbing, Danio (1950); Grimsby, Anglio (1961); Poona, Barato (1966); Anchorage, Usono (1969); Zagreb, Kroatio (1971); Murmansk, Rusio (1972); Quetzaltenango, Gvatemalo (1999); Gaza, Palestino (2001).