Tsingtao (biero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tsingtao
bierfarejopublika kompanio vd
Dum 1903 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Sidejo Ĉingdaŭo
Lando Popola Respubliko Ĉinio
ISIN-kodo CNE1000004K1
filiaj kompanioj Q123165735 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
historiaj boteloj da Tsingtao-biero en la urba muzeo pri biero

La bierfarejo Tsingtao (ĉine 青島啤酒) estas la plej larĝa bierfarejo de Ĉinio, kaj troviĝas en urbo, kies nomo nuntempe latine literumiĝas Qingdao. La bierfarejo fondiĝis dum la jaro 1903 fare de germanaj setlantoj, dum epoko kiam la urbo estis kolonio de la Germana Regno. Nun proksimume 12 procentoj de ĉiu biero trinkata en Ĉinio estas produktata en la entrepreno. La nuna emblemo de la biero bildigas la inter turistoj faman kajon Zhan Qiao, kiun ankaŭ konstruigis germanoj.

Kvankam la bierfareja varbado substrekas la ĉinecon de la biero, ĝi fontas el germanaj bierfarejaj tradicioj kaj estas postrestaĵo de koloniisma epoko. Inter la jaroj 1897 kaj 1914, germanaj bierfaristoj fakte sukcesis fondi plurajn grandajn bierfarejojn en la provinco Ŝandong, al kiu apartenas Qingdao. La germanaj bierfarejoj ankaŭ post la fino de la germana kolonio en epoko de proksima ekonomia germana-ĉina kunlaboro ĝis la jaro 1941 aparte prosperis. Poste la bierfarejo estis okupita fare de la armeo de Japanio, kaj fine reprenita fare de la ĉina armeo. Intertempe la tradicia bierfareja konstruaĵo ĉe strato Dengĵou estas muzeo pri biero.

La Tsingtao-biero enkondukiĝis en Usono dum la jaro 1972, tuj estis kaj ĝis nun restis la plej konata ĉina biero en Usono, kaj ĉiam pli bone vendiĝis. Nun la biero vendiĝas en iom pli ol 50 ŝtatoj de la mondo. Tsingtao estas la ekonomie plej sukcesa marka konsuma produkto de Ĉinio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]