Tuchola
| Tuchola | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Tucholi | ||||
| Provinco | Kujavio-Pomerio | ||||
| Distrikto | Distrikto Tuchola | ||||
| Komunumo | Komunumo Tuchola | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Urborajtoj | 1346 | ||||
| Koordinatoj | 53° 36′ N, 17° 51′ O (mapo)53.617.85Koordinatoj: 53° 36′ N, 17° 51′ O (mapo) | ||||
| Areo | 17,68 km² | ||||
| Loĝantaro | 13500 (en 2004 (kaj nun?)) | ||||
| Loĝdenso | 790,5 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 89-500,89-501 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 52 | ||||
| Aŭtokodo | CTU | ||||
| TERYT | 6040516064 | ||||
| Estro | Tadeusz Henryk Kowalski (2006-2010, kaj poste?) | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | pl. Zamkowy 1 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 89-500 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Germanio) Olching (Germanio) Lübtheen | ||||
| Komunuma retejo | http://www.tuchola.pl | ||||
Tuchola (historie germane Tuchel kaj kaŝube Tëchòlô) estas urbo de la provinco Kujavio-Pomerio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en ankaŭ samnoma distrikto Tuchola.
Skiza historio
[redakti | redakti fonton]Origine en la mezepoko precipe parto de la ordeno de germanaj kavaliroj (la germanlingva margraflando Brandenburgio ankaŭ plurfoje estis formala posedanto de la regiono, sed ne aktive uzis tiun rajton), la loĝloko en 1346 ricevis urbajn rajtojn de la ordeno de germanaj kavaliroj. Inter 1466 kaj 1772 la urbo apartenis al la reĝlando Pollando, en la 2 jarcentoj post 1569 havis la statuson de historia reĝa urbo de Pollando-Litovio, kaj de 1772 ĝis 1920 apartenis al la germanlingva reĝlando Prusio. Kiel la tuta reĝlando, ankaŭ Tuchel en 1871 iĝis parto de la Germana Imperiestra Regno, spertis signifan ekonomian plivigliĝon en la sekvaj kvardek jaroj, kaj de 1914 ĝis 1923, kadre de la unua mondmilito, havis ankaŭ kampadejon de internigitaj militkaptitoj. En 1920 ĝi laŭ la traktato de Versajlo estis transdonita al la Dua Pola Respubliko. Multaj lokaj germanoj forlasis la regionon, kvankam ne estis devigo tion fari. De la 2-a de septembro 1939 ĝis la 15-a de februaro 1945 la urbo troviĝis sub la germana okupado. En la tagoj 24-a de oktobro – 10-a de novembro 1939 en Rudzki Most apud Tuchola membroj de Selbstschutz pafmortigis 325 polojn, ĉefe reprezentantojn de loka intelektularo, bienposedantoj kaj porsendependecaj agantoj. La urbo ne spertis pli grandajn materiajn perdojn. En februaro 1944 en la ĉirkaŭaj arbaroj de Tuchola grupo de partizanoj bataletis kontraŭ germanaj policanoj. Sekve de la dua mondmilito, la urbo kaj regiono en 1945 doniĝis al la komunista Pola Popola Respubliko kaj ĝis la fino de 1946 ĉiuj germanlingvaj loĝantoj estis perforte forigitaj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Lübtheen, Germanio
- Kudowa-Zdrój, Pollando
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Tuchola : obóz jeńców i internowanych 1914-1923 (Tuchola. Kampadejo de internigitaj militkaptitoj), partoj 1-2. Prilaboro Stanisław Alexandrowicz, Zbigniew Karpus, Waldemar Rezmer. Toruń 1997 ([1] cifereca kopio)




