Tujmesaĝilo
Aspekto
(Alidirektita el Tujmesaĝo)
Tujmesaĝilo estas programo, kiu ebligas sendi mesaĝon tuj al iu alia en la Interreto, kiu uzas la saman tujmesaĝilon. Oni havas liston de amikoj en fenestro kaj povas vidi, ĉu ili nun uzas la Interreton aŭ ne. Se jes, eblas alklaki la nomon kaj sendi mesaĝon tuj.
Jen la plej popularaj tujmesaĝilaj sistemoj:
- AIM - AOL Instant Messenger (apartenas al Time Warner)
- Google Hangouts (alilingve)
- ICQ - I-Seek-You (Mi serĉas vin) (apartenas al Time Warner)
- Jabber - kun speciala babilejo Esperante, multaj interligitaj serviloj, kaj konektebleco kun MSN, AIM, ICQ kaj Yahoo. Iuj klientoj ebligas ankaŭ voĉparoladon aŭ desegnadon)
- Mesaĝilo Yahoo [jaHU] (apartenas al Yahoo!)
- PalTalk - ankaŭ kun kamerao
- Skype
- Telegram
- Viber (alilingve)
Principe estas imagebla tujmesaĝa sistemo sencentra, sed ĝis nun ne ekzistas grava tia sistemo.
Klientoj plurprotokolaj
[redakti | redakti fonton]- Irssi kun kromprogramoj
- Meebo [1][rompita ligilo] - tre simpla servo, ebligas tujmesaĝoj en la krozilo. Tradukita esperanten. Funkcias kun Jabber, MSN, Gtalk kaj Aim samtempe en unu fenestro!
- Pidgin
- Trillian
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|