Turisma Regiono Kumgangsan
La Turisma Regiono Kumgangsan (koree: 금강산 관광 지구; Kŭmgang-san Kwangwang Chigu) estas speciala administra regiono de Nord-Koreio. Ĝi estis kreita en 2002 por akcepti la turistojn de Sud-Koreio en Kumgangsan.
Ekde 1998, sudkoreaj kaj alinaciaj turistoj ricevis permeson viziti Kumgangsan, unue vojaĝante per mara krozado, sed plej frue per buso tra ŝoseo ĵuskonstruita en la Korea Senarmigita Zono. Ekde 1998, ĉ. milo da sudkoreoj vizitis la lokon.