Turo de Arroyomolinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de Arroyomolinos aŭ Pan-turo.

La turo de Arroyomolinos, Pan-turokastelo de Arroyomolinos situas en la municipo Arroyomolinos, en la okcidento de Madrida Regiono. Ĝi troviĝas en la urbocentro kaj estas tre bone konservita post la restaŭrado en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento. Ĝi estis konstruita inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj, kiel senjora turo.

Ĝi alireblas tra la A-5 (Aŭtovojo de Ekstremaduro), en la elirejo de Arroyomolinos, kondukanta al la ŝoseo M-413, kun direkto al Moraleja de Enmedio.

Malgraŭ la militista fasado, temas pri senjora turo, kiu disvolvigis diversajn civilajn funkciojn laŭlonge de ĝia historio. Ĝi estis la loĝejo de kelkaj nobeluloj kaj ekde la 19-a jarcento, ĝiaj uzoj variis. Ĝi estis uzata kiel grenejo, kolombejo kaj kelo. Nuntempe ekzistas projekto de la Madrida Regiono kaj la Urbodomo de Arroyomolinos por konverti ĝin en kulturcentro.