Turo de Barkhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turo de Barkhausen
turo
Lando Germanio vd
Situo Udestedt
Situo
Geografia situo 51° 3′ 9″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo)51.052511.1001Koordinatoj: 51° 3′ 9″ N, 11° 6′ 0″ O (mapo)
Turo de Barkhausen (Turingio)
Turo de Barkhausen (Turingio)
DEC
Turo de Barkhausen
Turo de Barkhausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Turo de Barkhausen
Map
Turo de Barkhausen
vdr
Turo de Barkhausen

La Turo de Barkhausen (germane Barkhäuser TurmBarkhäuser Warte) estas historia gvata kaj ronda turo inter Udestedt kaj Stotternheim en Germanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Staras la turo sur la teritorio de Udestedt, ĉ. 2 km oriente de la vilaĝo. Disde la vojo al Stotternheim kondukas unue suden, poste okcidenten pado ŝilde markita almonten ĝis la turo. Apud ĝi oni trovas informtabulon pri la historio tura kiel ankaŭ sidbenko kaj rubujo. Ĉirkaŭite de kampoj kondukas tre proksime (birdfluge ĉ. 150 metrojn for) la federacia aŭtoŝoseo A 71.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri la lasta resto de klostra bieno dependanta de Monaĥejo Georgenthal mallonge de la forlasita loko Barkhausen (kiu estas ĉ. 1 km pli norde). La bieno ĉe la en 1189 sub la nomo Barchusen menciita loko mastrumitis ĝis la 14-a jarcento fare de cistercianoj. Post la enloĝantara foriro kaj la permeso de landgrafo Frederiko la 2-a malkonstrui la bienon, kamparanoj de Udestedt aĉetis la terenon faronte kooperativon (Gewerke zu Barkhausen). Juĝejo propra devis observi la leĝojn kooperativaj: dum jarcentoj okazis la mardon post pentekosto publika juĝotago: la unua menciita estis en 1415 kaj la lasta en 1873. Poste la kunvenoj ne estis plu por juĝi sed por festi. La turo de Barkhausen estis ankaŭ grava kiel parto de la ekstera ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto.

Antaŭ 1900 la turo havis tegmenton provizoran zinkan, kaj la supra diametro estis de 2 metroj. Ĉiuj lignaĵoj kaj mebloj perdiĝis.[1] Vanalismo kaj ventego de 1913 ege damaĝis la truon; aŭtune de 1913 iĝis restaŭrado ĝia. En 1985 la surloka agrikultura kolĥozo refaris la tegmenton kaj la eksteran pucon. Krome muntitis veterflago supre. En 1998 oni rekonstruis la turon kaj plibeligis ĝian ĉirkaŭaĵon. En niaj tagoj la turo estas monumentprotektitaĵo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. P. Lehfeld: Amtsgerichtsbezirke Großrudestadt und Vieselbach (= Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens.: Großherzogthum Sachsen-Weimar-Eisenach. Band 1: Verwaltungsbezirk Weimar). = Heft 16. Fischer, Jena 1892, p. 88..

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]