Turo de la Preĝejo de Sankta Marteno (Teruel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Turo de Sankta Marteno (Teruelo).
Mudeĥara detalo en la Turo de Sankta Marteno.

La Turo de la Preĝejo de Sankta Marteno (San Martín) de Teruelo estas konstruaĵo de la aragona mudeĥaro de Hispanio katalogita en 1986 kiel Monda heredaĵo de UNESKO.[1] Ĝi estis starigita en 1316 kaj reformita en la 16a jarcento, en kiu oni aldonis ŝtonan bazamenton.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruita inter 1315 kaj 1316 kaj reformita en 1550 fare de Pierre Vedel, kiu forigis apudajn loĝejojn por liberigi malferman placon antaŭ la turo kaj konstruis plifortigejon de ŝtonaro en ties bazo por ripari kaj eviti la degradadon de ties malalta parto, tre eroziita pro malsekeco. En 1926 Ricardo García Guereta entreprenis gravan restaŭradon; post la Hispana Enlanda Milito Manuel Lorente Junquera ree intervenis en la turu remetante ceramikaĵojn kiuj havas pli mildan nuancon ol tiu de la originaj. Inter 2002 kaj 2007 oni faris kompletan restaŭradon, kaj en la interno kaj en la ekstero, pere de kiu estis rekuperita la iama enirejo de sub la turo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi staras en la Placo de Pérez Prado, antaŭ la strato de los Amantes (de la Geamantoj). Estas, kiel aliaj de la turoj de la teruela ĉefurbo, pordo-turu el briko kun ornamaĵoj el vitreca ceramiko sub kiu estas la deklivo de la Andaquilla. Estas uzebla en sia bazo danke al ogiva volbo. En la unua etaĝo estas videblaj tri el ties flankoj, ĉar la kvara estas apuda al la preĝejo de Sankta Marteno, de baroka epoko.

La turo imitas la strukturon de la minareto de almohadoj kun du turoj kvadrataj samcentraj inter kiuj estas la ŝtuparoj. La interna turo havas tri etaĝojn surmetitajn kaj kovritajn per kruconervura volbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Mudejar Architecture of Aragon» (angle). UNESCO Culture Sector. [1] Konsultita la 25an de Aprilo 2017.