Tutmonda kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tutmonda kalendaro (ankaŭ: universala kalendaro) estas skizo por la reformado de la Gregoria kalendaro.

Historio

Ĝia baza ideo reiras sur koncepto evoluigita en la jaro 1834 de Marco Mastrofini. En 1930 Elisabeth Achelis fondis la World Calendar Associaton (WCA), kiu sekvatempe klopodis realigi la tutmondan kalendaron unue ĉe la Ligo de Nacioj kaj poste ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Dum la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj en ambaŭ organizaĵoj ekzistis tendencoj por kalendarreformo. Pri la tutmonda kalendaro oni opiniis, ke ĝi havus la plej bonajn ŝancojn por realiĝo. Tamen neniam oni resoluciis por kalendarreformo aŭ preferita alternativkalendaro.

En 1955 WCA malfondis sin post internaj disputoj. Ĝin sekvis la International World Calendar Association (IWCA).

La sistemo de la tutmonda kalendaro

La tutmonda kalendaro prezentas modifaĵon de la aŭgustana kalendaro. Samkiel tiu ĉi ĝi subdividas la jaron en 12 monatojn. La kromtagon oni transprenis de la gregoria kalendarreformo (1582). Esencaj diferencoj ekzistas rilate la monatodaŭrojn kaj la interrompon de la semajnosinsekvo je la jarfino kaj en superjaroj krome en la jarmezo. La jaro de la tutmonda kalendaro estas subdividita en kvar kvaronjarojn po 91 tagoj. Je tio la unua monato de ĉiu jarkvarono (januaro, aprilo, julio kaj oktobro) nombras po 31 tagoj kaj ambaŭ restaj monatoj po 30 tagoj.

Krome la semajnciklo estis egaligita laŭ kvaronjaro al la monatiro: La unua monato de ĉiu kvaronjaro komencas per dimanĉo. Por ebligi tion ĉi, en la komunjaroj devas „forfali“ unu semajntago: Post la 30-a de decembro (ĉiam sabato) tiel ne sekvas dimanĉo, sed la t.n. „tutmonda tago“, kiu estas alordigita al neniu monato nek semajntago. En superjaroj oni enŝovas kroman tagon post la 30-a de junio, kiu ankaŭ eksteras la semajnciklon.

La tutmonda kalendaro plejparte kongruas dum la tempo ekde la 1-a de septembro ĝis la 28-a de februaro kun la aŭgustana kalendaro.

La tradicia tutmonda kalendaro (kun dimanĉo kiel unua tago de la semajno)
januaro
di lu ma me ĵa ve sa
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
februaro
di lu ma me ĵa ve sa
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
marto
di lu ma me ĵa ve sa
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
aprilo
di lu ma me ĵa ve sa
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
majo
di lu ma me ĵa ve sa
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
junio
di lu ma me ĵa ve sa
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
kromtago
julio
di lu ma me ĵa ve sa
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
aŭgusto
di lu ma me ĵa ve sa
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
septembro
di lu ma me ĵa ve sa
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
okobro
di lu m me ĵa ve sa
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        
novembro
di lu ma me ĵa ve sa
      1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30    
decembro
di lu ma me ĵa ve sa
          1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
tutmonda tago

Avantaĝoj kaj malavantaĝoj

Pledantoj por la tutmonda kalendaro atentigas pri ĝia facila strukturo. La jaro ĉiam komencas per dimanĉo, kaj ankaŭ al ĉiu alia tagodato ĉiun jaron estas alordigata ĉiam la sama semajntago. La kvaronjaroj havas po 91 tagojn, ekzakte por 13 semajnoj. ĉar ĉiuj kvar jarkvaronoj estas same longaj kaj krome la monatoj ene de la kvaronjaroj ĉiufoje kongrue daŭras 31 tagojn, 30 tagojn kaj denove 30 tagojn, la komparo de kvaronjara statistikoj pliboniĝas. La tutmonda tago dum la ekstersemajna silvestrotago estu tago de tutmonda paŭzado, kiu esprimu la interligitecon de la homaro.

Kritikantoj riproĉas la kontraŭtradician interrompon de la semajnsinsekvo. Ankaŭ la fakto, ke dum superjaroj meze de la kalendaro post sabato la 30-an de junio ne sekvas dimanĉo, sed unue la enŝovita kromtago eĉ ekstersemajna, estas rompo de plurjarmila tradicio de senescepta septaga semajno, kiu transdaŭris ekde sia enkonduko per la babilonanoj ĉiujn kalendarreformojn kaj iĝintis ero de tiel diferencaj kalendarsistemoj kiel la juda, la kristana kaj la islama kalendaroj. Krome la tutmonda kalendaro malfaciligus la integradon de multaj ekleziaj festoj ligitaj al astronomiaj eventoj (ekz. pasko).

Auguste Comte transprenis dum la evoluigo de sia pozitivisma kalendaro la ideon de Mastrofini pri la interrompo de la semajnciklo per enŝovita kromtago.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Friedrich Kaden: Kleine Geschichte der Mathematik. Berlino: Der Kinderbuchverlag, 1985 (S. 37)

Eksteraj ligiloj