Tveraj kareloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tverjaj kareloj)
Tveraj kareloj
etno
Kareloj
Suma populacio
23 200 (stato de 1989), 119 957 (1939)
Ŝtatoj kun signifa populacio
Tvera provinco kaj en apudaj regionoj en Rusio
Lingvo(j)
karela lingvo (kaj pli kaj pli la rusa)
Religio
ortodoksismo
vdr

Tveraj kareloj estas grupo da kareloj, kiuj loĝas en Tvera provinco kaj en apudaj provincoj en Rusio. Tiuj kareloj fuĝis el teritorio okcidente kaj norde de Ladoga lago, okupita de Svedio en 1617 kaj ekloĝis apud la urbo Tver. La ĉefa kialo de la fuĝo estis ortodoksa religio, kiun la svedoj provis ŝanĝi al luterana kaj la pezaj impostoj pagotaj al la sveda reĝlando. Rusio promesis liberigon el impostoj.

En 1926 ilia nombro estis pli ol 100.000. Laŭ popolnombrado en 1939 en Tvera (Kalinina) provinco loĝis 119 957 kareloj.

Inter 1937 kaj 1939 ekzistis aŭtonoma distrikto de Tveraj kareloj, kies ĉefurbo estis Liĥoslavl.

Post la dua mondmilito la kareloj komencis asimiliĝi al rusoj.

Laŭ popolnombrado en 1989 en Tvera provinco loĝis 23 200 kareloj, el kiuj 54,4 % indikis la karelan kiel gepatran lingvon. En 2002 la nombro de tveraj kareloj estis 14 600, sed neoficiale la nombro estas taksata pli alta.