Ugbaĵilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ugbaĵilo
administra dividaĵo de Rusio • urban-type settlement in Russia
Administrado
Poŝtkodo 368572
Demografio
Loĝantaro 3 002  (2018) [+]
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 47° 36′ O (mapo)42.08611111111147.603333333333Koordinatoj: 42° 5′ N, 47° 36′ O (mapo) [+]
Alto 1 750 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ugbaĵilo (Rusio)
Ugbaĵilo (Rusio)
DEC
Ugbaĵilo
Ugbaĵilo
Situo de Ugbaĵilo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kubachi [+]
vdr

Ugbaĵilo (ugbuge [ugbaĵila], dargve ГIярбукI, ruse Кубачи [kubaĉi]) estas ega surmontara vilaĝo en Kaŭkazio konata ekde Mezepoko kiel grava centro de arta metallaborabo kaj produktado de armiloj, lignoĉizado kaj ŝtonoĉizado.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas je alteco 1,8 kilometroj super marnivelo, de ĉiuj flankoj estas ĉirkaŭigata per montoj de Ĉefa Kaŭkaza montoĉeno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ugbaĵilo en 19-a jarcento

Dum 6 — 15 jarcentoj la vilaĝo estis centro de sendependa regiono Zirihgeran (la nomo devenas el iranaj lingvoj). Ĉe jaro 1305 dum longtempa politika kaj socia krizo ĝiaj loĝantoj akceptis islaman religion (laŭ loka legendo supera ero de la vilaĝo faris tion je 7 jaroj post malsuperanoj). Al 13 — 14 jarcentoj Zirihgeran ankaŭ estis ĉirkaŭigita per fortikaĵo kun muro kaj turoj; verŝajne ĝin ekestigis anoj de Genovo. Eroj de la fortikaĵo restas videblaj ĝis nun.

Ekde 15-a jarcento la loko estas konata jam kun tjurkadevena nomo Kubaĉi.

Centro de metio[redakti | redakti fonton]

Laŭ rezultoj de elfosesprorado arta metallaborado en Nordorienta Kaŭkazio estis jam je kvin miljaroj antaŭe. Unuaj trovitaj aĵoj estas gisitaj bronzaj skulptaĵoj de homoj kaj bestoj, kupraj kapringoj-dekoriloj kaj manringoj. Bronza gisadometio prosperis en mezo de 1-a jarcento kaj poste[1].

En Mezepoko la metio atingis novan nivelon. Metala manĝilaro el Ugbaĵilo dekorita per reprezentaĵoj de homoj, realaj kaj mitodevenaj bestoj, birdoj, diverstipaj ornamaĵoj estis konata en multaj eksteraj lokoj.

Kartoĉingo kun gravuro de lokaj metiistoj (19-a jarcento)

En 14 — 15 jarcentoj rapide kreskis ankaŭ aliaj metioj — lignoĉizado kaj ŝtonoĉizado. Por dekori siajn ekestaĵojn la metiistoj uzadis multajn temojn ĉizante diversajn vivulojn, scenojn de ĉasado, ĉevalgalopa kurado kaj aliajn. Artosciencistoj asertas pri tre ega nivelo de estinta tie ŝtonodekorado.

Grava branĉo de loka metio estis produktado de armiloj konata ekde 9-a jarcento. Ekde 18-a jarcento plivastiĝis produktado de hakotranĉa kaj pafanta armilaro.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En eko de la jarcento Ugbaĵilo estis jam unu el plej egaj surmontaj loĝlokoj de sia regiono. Post Oktobra revolucio okazis portempa malkreskado de ekonomio kaŭzita je tiama ŝtatestrara malaprobado de propra porkapitala iniciemo. Tamen graveco de altnivela loka arto estis klara, pro tio jam en jaro 1924 estis fondita artmetiejo "Remeslennik"[2]; en jaro 1960 sur ĝia bazo estis fondita Ugbaĵila arta metalfabriko.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ugbaĵila arta metalfabriko.

En jaro 1965 Ugbaĵilo ŝanĝis sian oficialan statuson kaj ekestis urbotipa loĝloko.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Dum jaroj 19702010 ĝia loĝantaro preskaŭ duobre kreskis; laŭ rezultoj de tutrusia popolnombrado en jaro 2010 tie loĝis 3060 homoj. Ekde jaro 2015 laŭ decido de respublika estraro Ugbaĵilo perdis statuson de urbotipa loĝloko kaj ekde tiam denove estas vilaĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En jaro 2017 la vilaĝo havas 3,0 mil loĝantojn.

Ugbaĵilo estas plej grava loĝloko de ugbuga popolo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas kelkaj entreprenoj ligitaj kun metio. Plej gravas el ili Ugbaĵila arta metalfabriko estanta laborloko por 0,5 mil vilaĝanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekorarto de Ugbaĵilo Arkivigite je 2017-11-08 per la retarkivo Wayback Machine, retejo "Rossija dla vsjeĥ" (ruse)
  2. Informo pri la fabriko de ĉefa retejo (ruse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]