UltraMon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UltraMon
Aŭtoro Realtime Soft
Programisto Christian Studer
Lasta stabila versio 3.1.0
(20-a de decembro 2010)
Operaciumo Vindozo
Lingvo(j) Angla, Germana, Japana, Ĉina, Esperanto, Franca, Hispana, Nederlanda, Rusa kaj Sveda
Programtipo Subtenado de pluraj ekranoj
Permesilo Komerca
Retejo UltraMon
vdr

UltraMon estas komerca komputila programo por Vindozuloj uzantaj plurajn ekranojn. UltraMon plivastigas la bazajn Vindozajn funkciojn rilate al la uzado de komputilo kun pluraj ekranoj. Kelkaj funkcioj pri kiuj disponas uzantoj de UltraMon:

  • Du kromaj fenestrobutonoj por manipuli la lokadon de la koncerna fenestro sur la ekranaro
  • Taskostrio sur ĉiu kromekrano
  • Antaŭdifinado de fenestraj pozicioj
  • Mastrumado de simbolaj ligiloj
  • Profiloj por pluraj antaŭdifinitaj ekranagordaĵoj
  • Subtenado de unu aŭ pluraj ekranfonoj
  • Mastrumado de ekrankurtenoj
  • Diversmaniera spegulado
  • Subtenado de pli ol dek ekranoj

La programon kreis Realtime Soft, malgranda programada kompanio el Berno, Svislando. Post tridektaga provperiodo uzantoj devas pagi por la programo. La programo estas havebla en pluraj lingvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]