Ultrapasteŭrizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ultrapasteŭrizado estas procezo por konservado de nutraĵoj. Ĝi estas tipo de pasteŭrizado. Ĝi estis inventita en la 1960-aj jaroj kaj disvastiĝis en la 1970-aj.

La procezo estas uzebla por fruktosukoj, skatolaj supoj, vegetaĵaj kaj viandaj supoj, kremaĵoj kaj aliaj likvoj.

Oni uzas tiun procezon plej ofte por lakto. Tiukaze, oni varmigas la antaŭvarmigitan lakton por 2-3 sekundoj je 135 ĝis 150 °C kaj tuj malvarmigas la lakton ĝis 4 ĝis 5 °C. Ĉiu ĝermo, malsanigaĵo kaj mikroorganismoj neniiĝas pro la ekstrema varmo. Pro tio la lakto iĝas konservebla minimume 6 semajnojn.

Tiu tipo de la konservado disvastiĝis en Eŭropo kiel "H-lakto“ (H laŭ la angla High-, en la germana Hoch-, en Eo Alta). Male al tio, en Usono oni konsumas ĉefe freŝan lakton.

La altaj temperaturoj ŝanĝas la valoran proteinan entenon de la lakto. Ankaŭ la varmosentema B-vitamino detruiĝas parte.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]