Un amore americano (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona amo
filmo
Originala titolo Un amore americano
Produktadlando Italio
Originala lingvo itala - angla
Kina aperdato 20-a de februaro 1994
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro Romantika komedio
Kameraado Roberto D'Ettorre Piazzoli
Reĝisoro(j) Paolo Schivazappa
Scenaro Cesare Bornazzini; Andrea Galeazzi; Piero Schivazappa
Loko de rakonto Ĉikago
Muziko de Amedeo Tommasi
Ĉefrolantoj Brooke Shields
Carlo Delle Piane
Produktinta firmao Reteitalia
IMDb
vdr

Un amore americano (Usona amo) estas itala filmo de Paolo Schivazappa aperinta en 1994.

Temo[redakti | redakti fonton]

Carlo Fossalto, profesoro pri itala literaturo en la Universitato de Urbino, alvenas al la Universitato de Iovao por doni somerajn kursojn pri itala literaturo. Li estas akceptita de Greta, amatora ĵurnalistino, kiu estos lia asistantino kaj ankaŭ zorgos pri li en la ĉiutaga vivo.

Greta montras al li la plej forajn lokojn de Iovao (muzeon dediĉitan al Buffalo Bill, trinkejon de Kontrea muziko, ktp) kaj, iom post iom, sincera amikeco naskiĝas inter ambaŭ. Tiu amikeco kreskas, favorita de la fakto, ke la edzino de Carlo restis hejme por zorgi pri ilia filino kaj malsana nevo kaj ankaŭ de la fakto, ke la amiko de Greta, George, amas ŝin per prema kaj sufoka amo.

Carlo kaj Greta interŝanĝas siajn sekretojn, dum la kursoj de Fossalto finiĝas. Tiam, Greta petas al George edziĝi al ŝi, post kiam tiu ĉi, perdinte sian tutan fortunon, provas relanĉi sian vivon. Carlo siaflanke, kvankam amanto de Greta, revenas al sia rutino en Urbino.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]