Unitara bahaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unitara Bahaismo estas interpretado de la Bahaa Kredo - religio karakterizita per fokuso sur individua libereco de konscio anstataŭ la aŭtoritato de Bahaaj ĉefoj kaj institucioj, ne ligita kun la branĉo de la Bahaismo bazita en Hajfo. Historie, ĝi ekekzistis post la morto de la profeto Bahá’u'lláh en 1892, kiam skismo okazis inter du el liaj filoj[1], ĝis almenaŭ 1937, kiam la dua filo Mírzá Muhammad `Ali mortis. Hodiaŭ, Unitara Bahaismo estas revivigita per la Unitara Bahaa Asocio, usona organizo sen-profitcela fondita en marto 2010.

Unitaraj Bahaanoj konsideras la Báb kaj Bahá'u'lláh kiel inspiritaj spiritaj instruantoj. Ili konsideras `Abdu’l-Bahá kaj Mirza Muhammad Ali kiel la posteuloj de Bahá’u'lláh[2]. Ili konsideras la statuson de Shoghi Effendi kiel Gardanto de la Bahaa Kredo esti legitime dubinda, kaj ili ne rigardas la Universalan Domon de Justeco sidita en Hajfo, Izraelo, kiel aŭtoritato kiu devas esti sekvita.

http://www.unitarianbahai.org/UBA-logo.gif Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine

Historiaj Unitaraj Bahaanoj[redakti | redakti fonton]

La unua Unitara Bahaano estis Mírzá Muhammad `Alí[1], ankaŭ konita kiel Ghusn-i-Akbar (“la plej granda Branĉo”), la dua filo de Bahá’u'lláh. La testamento de Bahá’u'lláh nomis `Abdu’l-Bahá-n, la plej aĝa filo, kiel sia posteulo, kaj asertis ke la statuso aŭ pozicio de Ghusn-i-Akbar estis post tiu de `Abdu’l-Bahá. Neniu alia infano de Bahá’u'lláh estis menciita en la testamento. `Abdu’l-Bahá kaj Mírzá Muhammad Alí ne konsentis pri kioma aŭtoritato la testamento de Bahá’u'lláh ricevigis super `Abdu’l-Bahá, kaj ilia disputo rapide iĝis persona kaj transformiĝis en familia[3] milito, kiu estis priskribita de variaj vidpunktoj inkluzive tiujn de `Abdu’l-Bahá en sia propra testamento[4], Mírzá Muhammad Alí en Unitara Bahaa magazino[5], Shoghi Effendi (nepo kaj posteulo de `Abdu’l-Bahá) en sia libro God Passes By[6], kaj William McElwee Miller, kristana ministro kiu verkis libron kritika kontraŭ la Bahaa Kredo[7].

La plej granda parto de la familio de Bahá’u'lláh subtenis la flankon de Ghusn-i-Akbar, inkluzive la du travivintaj edzinoj de Bahá’u'lláh, Fatima kaj Gawhar, kaj ĉiuj siaj infanoj. Tamen, la filino de Bahá’u'lláh Bahiyyih Khánum, el sia unua forpasinta edzino Ásíyih Khánum, kaj la vasta plimulto de la Bahaanoj subtenis la flankon de `Abdu’l-Bahá de la disputo. La subtenantoj de Mírzá Muhammad `Alí sin nomis “Unitaranoj” ĉar ili substrekis la islaman koncepton de tawhid, la Unueco de Dio kaj absoluta malpermeso kunigi partnerojn kun Dio (konita kiel unitarianismo inter Kristanoj)[8]. Ili estis ekskomunike elpelitaj kaj deklaritaj rompantoj de la Interligo per `Abdu’l-Bahá pro ilia rifuzo obei lin kaj akcepti lian komprenon de la religio[9].

Ibrahim George Kheiralla, siria kristana konvertinto al la Bahaa Kredo, enmigris al Usono kaj fondis la unuan usonan Bahaan komunumon[10][11]. Komence, li estis lojala al `Abdu’l-Bahá, sed li opiniis ke `Abdu’l-Bahá estis la reveno de Kristo, kaj kiam `Abdu’l-Bahá eklernis ke tio iĝis la vasta kompreno de la Bahaanoj en Usono, li strebis korekti la eraron, laŭ la Bahaa aŭtoro Peter Smith[12]. Pli malfrue, Kheiralla ŝanĝis flankon en la konflikto inter la filoj de Bahá’u'lláh kaj subtenis Mírzá Muhammad `Alí-n. Li formis la Societon de Behaistoj, religia branĉo promocianta Unitaran Bahaismon, kiu estis direktita post sia morto per Shuaullah Behai, filio de Mírzá Muhammad Ali[13].

Shuaullah Behai, la plej aĝa nepo de Bahá’u'lláh, enmigris al Usono en junio 1904 pete de sia patro, Mírzá Muhammad `Alí[14]. Li publikigis Unitaran Bahaan magazinon titolita Behai Quarterly dum tri jaroj, de 1934 ĝis 1937, en la angla lingvo, kiu citis la skribaĵojn de Ghusn-i-Akbar kaj multaj aliaj Unitaraj Bahaanoj, inkluzive lin mem, Kheiralla, Mírzá Majdeddin (nevo kaj bofilo de Bahá’u'lláh), kaj pluraj aliaj usonanoj. La Unitara Bahaismo de tiu periodo ŝajnas esti malaperinta post la morto de Ghusn-i-Akbar, tamen ĝi daŭre ekzistis almenaŭ inter la idoj de Bahá’u'lláh tra la postaj edzinoj[15].

Modernaj Unitaraj Bahaanoj[redakti | redakti fonton]

Nigar Bahai Amsalem, la pranepino de Bahá’u'lláh kaj nepino de ambaŭ Mírzá Muhammad `Alí (Ghusn-i-Akbar) kaj la plej juna filo de Bahá’u'lláh Badiullah, subtenas Unitaran Bahaismon kaj estis intervjuita dum 2006 en la izraela informfilmo Baha’is In My Backyard[16]. Ŝi konstruis sanktejon en la tombo de sia avo, Mírzá Muhammad Ali, kaj kontraŭas la denominacion bazita en Hajfo.

La Unitaraj Bahaanoj hodiaŭ strebas revivigi la skolon de penso de Ghusn-i-Akbar, dum ankaŭ agnoskantaj la pozitivajn kontribuojn de `Abdu’l-Bahá al la Bahaa religio[17]. Moderna Unitara Bahaismo estas kompreno kiu substrekas la unuecon kaj transcendecon de Dio, la homecon kaj limojn de ĉiuj religiaj ĉefoj inkluzive la profetojn, la gravecon de inkluziveco kaj toleremo inter anoj de Bahá'u'lláh kaj homoj de ĉiuj kredoj, kaj la respondecon de la Bahaanoj engaĝiĝi en politiko kaj sociaj kaŭzoj[18].

Modernaj Unitaraj Bahaanoj tolereme kaj inviteme konsideras certajn tipojn de homoj kiuj estas suspekteme rigarditaj aŭ forpelitaj de la plimulta Bahaa Kredo. Tio inkludas lesbianojn, gejojn, biseksamantojn, transseksulojn kaj alispecseksulojn, pare kaj ne-fraŭle, tiujn kiuj aktive partoprenas en politiko, ĉiujn loĝantojn de Izraelo, ĉiujn idojn de Bahá'u'lláh kaj kredantojn en islamaj landoj kiuj kaŝas sian religion kaj ekstere praktikas islamon[19].

Pluraj Unitaraj Bahaanoj hodiaŭ estas membroj aŭ subtenantoj de la Universalista Unitara Asocio kaj partoprenas en ĝiaj kunvenoj[20][21].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bjorling, Joel (1985). The Baha’i Faith: A Historical Bibliography (Garland Reference Library of the Humanities, Vol 223). Scholarly Title. pp. 131-133. ISBN 978-0824089740. http://books.google.com/books?id=ra3gAAAAMAAJ.
  2. Mirza Majdeddin. “Brief Behai History” Behai Quarterly. Volume III, No. 1 & 2, 1936, p. 20. http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/32BQ20.gif
  3. Browne, Edward Granville. Materials for the Study of the Babi Religion. http://books.google.com/books?id=SuU8AAAAIAAJ
  4. `Abdu’l-Bahá. Will and Testament of `Abdu’l-Bahá. http://bahai-library.com/file.php?file=abdulbaha_will_testament Arkivigite je 2010-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Behai, Shuaullah. “My Interview with Ghusni Akbar Mohammed Ali Behai, The Eldest Living Son of Beha U’llah.” Behai Quarterly. Volume IV, No. 1 & 2, 1937, p. 17. http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/42BQ17.gif
  6. Rabbani, Shoghi Effendi. God Passes By. http://bahai-library.com/file.php?file=shoghieffendi_god_passes_by[rompita ligilo]
  7. Miller, William McElwee (1974). The Baha’i Faith: Its History and Teachings. William Carey Library. ISBN 9780878081370. http://books.google.com/books?id=gc3_6HVvZzkC.
  8. Baha’u'llah; Browne, Edward Granville (1898, 1918). Mirza Javad Qazvini, Risalih. (Epitome of Babi and Baha’i History). Cambridge University Press. p. 61. http://www.h-net.org/~bahai/diglib/books/A-E/B/browne/material/qazvini.htm.
  9. Momen, Moojan. “The Covenant, and Covenant-breaker”. A Short Encyclopedia of the Baha’i Faith (draft). http://bahai-library.com/?file=momen_encyclopedia_covenant.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2010-04-21.
  11. Garlington, William (2005). The Baha’i Faith in America. Praeger Publishers. ISBN 978-0742562349.
  12. Smith, Peter (2004). “The Baha’i Faith in the West”. Bahá’ís in the West. Kalimat Press. pp. 4, 7. ISBN 9781890688110. http://books.google.com/books?id=x7wyJdyE60oC&lpg=PA13&ots=30IjH_BoUp&lr&pg=PA4#v=onepage&q&f=false.
  13. Behai Quarterly. Digitally reprinted at http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/bq.htm. See Volume I, No. 1, p. 11: http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/11BQ11.gif. See Volume IV, No. 1 & 2, p. 23: http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/42BQ23.gif
  14. Behai, Shu’a'ullah (1934-1937). “Documents on the Shaykhi, Babi and Baha’i Movements”. Behai Quarterly 8 (2). http://www.h-net.org/~bahai/docs/vol8/bq.htm
  15. Bahá’í: Studies in Contemporary Religion, (Schisms Since the Bab, p64) by Margit Warburg ISBN 1-56085-169-4
  16. Bahais in My Backyard, A Belfilms Production. firsthandfilms.com. http://www.firsthandfilms.com/index.php?film=1000184
  17. “Ghusn-i-Akbar, the First Unitarian Bahai – Part 1: The Facts”. UU Bahai.com. March 30, 2010. http://www.uubahai.com/2010/03/ghusn-i-akbar-part-1-the-facts/ Arkivigite je 2011-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
  18. “A liberal, all-inclusive worldwide Bahai faith community”. The Unitarian Bahai Association. http://www.unitarianbahai.org/ Arkivigite je 2017-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  19. “Differences Between the Unitarian and Haifan Bahai Faith”. The Unitarian Bahai Association. http://www.unitarianbahai.org/differences.html Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  20. “Unitarian And Bahai”. The Unitarian Bahai Association. http://www.unitarianbahai.org/teaching/uandb.html Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
  21. “A Fellowship within the Unitarian-Universalist Association”. Unitarian-Baha’is. http://unitarianbahai.angelfire.com/

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]