Universala Tempo Kunordigita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universala Tempo)
Horzonoj en Eŭropo (UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3)
Hipotezaj horozonoj en Eŭropo kaze ke ĉiu lando sisteme apliku la mezan sunan tempon de tie, kie troviĝas la ĉefa parto de la lando (UTC-1, UTC, UTC+1, UTC+2, UTC+3).
Horzonoj en la Mondo

Estas 2024-03-29 T 01:28 en UTC
(vidu W3C Formoj de dato kaj tempo)

Universala Tempo Kunordigita (UTK, konata kiel UTC ekster Esperantujo) estas la tempo ĉe la nula longitudo de 0° (UTC+0) kaj estis antaŭe nomita GMT. UTC estas kunordigita kun GMT per la iafoja aldono de supersekundo tiel, ke:

UTC - GMT < 0.9 s

La supersekundo estas necesa ĉar la rapideco de la tera rotacio variadas.

La internacia mallongigo "UTC" venas el kompromiso inter CUT, el anglalingva Coordinated Universal Time kaj TUC, el francalingva Temps universel coordonné kaj estas neŭtrala por ambaŭ.

GMT ankaŭ estas la tempo de la nula longitudo, sed estas malsamo inter GMT kaj UTC: GMT sekvas la movadon de la Suno (aŭ, alivorte, la rotacion de la tero), dum UTC sekvas la Tempon Atoman Internacian (TAI -- la mezan tempon de 200 precizaj atomaj horloĝoj tra la mondo). UTC kiel referenca nulo por la longitudo, estas ankaŭ kelkfoje nomita Zulua tempo (Z). La UTC de +1 al +12 oriente de Grenviĉo ricevas la literojn A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M. Same, Okcidente de Grenviĉo en UTC de -1 al -12 la horzonoj ricevas la literojn de N ĝis Y. Do ekz. UTC+2 ricevas la literon B (Bravo) kaj korespondas al la Orienteŭropa Tempo (EET); same UTC-7 ricevas la literon T (Tango) kaj korespondas al la Usona kaj Kanada Montara Norma Tempo (MST).

Ofte oni ne diras UTC sed mallonge UT, universala tempo. En normala praktiko ne gravas la supersekundo, aŭ ono de ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]